Lyrks
Lyrks
Lyrks
Cover Art

Jam estas la hor’ Lyrics by Ĝanfranko

baf!

0

[Teksto de "Jam estas la hor'" ft. Ĝanfranko]
[Strofo 1]
En fora Ĉampanjo dum verda somer'
Papavoj abundas tra tomboj en ter'
Kaj herboj moviĝas pro blovo de vent'
Flustranta malpeze tra tombosilent'
Sur kruco la via, mortinta soldat'
Ne estas la nomo sed nur simpla dat'
Mil-naŭcent-dek-sesa sen plia mesaĝ'
Kaj estis eĉ ne dek-naŭ-jara la aĝ'
[Rekantaĵo]
Mi komprenas nun ke ankaŭ vin ili trompis
Kiel provas ankoraŭ nun ili ĉe ni
Ĉu vian havaĵon vi konis?
Junon, forton kaj vivon vi donis
[Strofo 2]
Vi amis knabinon, mortinta soldat'
Aŭ eble ne, ĉar nur en paca viv-stat'
Dolĉeco kaj fido ekfloras sub sun'
Vi estis soldato por mort' ne por jun'
Kaj eble vi pensis: "Nun venos la mort'
Mi prenu la ĝuon laŭeble per fort'"
Sеd malgraŭ la tento ĉe vera rеnkont'
Pli fortis ol ĉio la sento de hont'
[Rekantaĵo]
Mi komprenas nun ke ankaŭ vin ili trompis
Kiel provas ankoraŭ nun ili ĉe ni
Ĉu vian havaĵon vi konis?
Junon, forton kaj vivon vi donis
[Strofo 3]
Soldato, ĉu ĝoje vi iris al mort'
Aŭ time kun milda koler' pro la sort'
Sen sci' pri la vero ĝis antaŭ la fin'?
Ĉu kuglo ŝtal-pura en sol' trafis vin
Aŭ ĉu vian korpon elŝiris eksplod'?
Ĉu panjon vi vokis dum lasta klopod'?
Ĉu provis vi kuri surstumpe en van'?
Ĉu kuŝas ĉi tie nur kruro aŭ man'?
[Rekantaĵo]
Mi komprenas nun ke ankaŭ vin ili trompis
Kiel provas ankoraŭ nun ili ĉe ni
Ĉu vian havaĵon vi konis?
Junon, forton kaj vivon vi donis
[Strofo 4]
Nur kruco plurestas, nur ĉi tiu spur'
De vi, sed aŭskultu nun je mia ĵur'
Por paco batali sen ebla forlog'
Se homojn ankoraŭ plutrompos mensog'
Okazos ke eble post la hekatomb'
Neniu plu restos por zorgi pri tomb'
Sed pretas jam homoj kaj egas fervor'
Malhelpi militon, jam estas la hor'
[Rekantaĵo]
Mi komprenas nun ke ankaŭ vin ili trompis
Kiel provas ankoraŭ nun ili ĉe ni
Ĉu vian havaĵon vi konis?
Junon, forton kaj vivon vi donis
Credits

About “Jam estas la hor’” by Ĝanfranko

Read the complete lyrics to "Jam estas la hor’" by Ĝanfranko from the album "baf!". On Lyrks you can follow along with the full text, explore the artist's discography, and discover related songs. The track is often categorized under Variété Française, Esperanto, Conlang.

"Jam estas la hor’" is performed by Ĝanfranko. from the album "baf!" This page provides the full lyric text for fans who want to sing along, study the songwriting, or compare versions across releases. Lyrks organizes lyrics by artist and song slug so you can bookmark and share a stable URL. Music lyrics help listeners connect with emotion, narrative, and rhythm in a track. Whether you are learning English, researching a favorite chorus, or preparing for karaoke, having accurate line breaks and section labels (verse, chorus, bridge) makes the experience easier. We link to the official artist profile on Lyrks where available, including biography snippets, top songs, and chart placements when we have that data. If you enjoy "Jam estas la hor’", explore more songs by Ĝanfranko using the links below. Chart and trending pages on Lyrks highlight what listeners are searching for this week. For copyright or correction requests, see our DMCA and contact pages.

View all songs and biography for Ĝanfranko · Trending lyrics · Billboard Hot 100

Frequently asked questions

"Jam estas la hor’" is credited to Ĝanfranko. Songwriting credits may include additional writers listed on the release; check the credits section on this page for linked collaborators.

"Jam estas la hor’" appears on "baf!".

Visit the Ĝanfranko artist page at /artist/ganfranko for biography, popular tracks, and links to more lyric pages.