Lyrks
Lyrks
Sign In
Cover Art

Pola Lyrics by JoMo

jOmO Slavumas

2006

[Teksto de "Pola" ft. JoMo]

[Strofo 1]
Mi pagis kotizon al IJK
Foriris kun amikoj ĝis Kerkrado al la vojaĝ'
Mi estis novulo, kaj mi neniun konis, sed tamen
Kun homoj tie, mi salutis, kisis, brakumis, kaj estis gajaj

Laŭ la programo, mi iris al la rumba kurso
Kaj inter multaj aliaj banaluloj, mi vidis ŝin
Kun ŝiaj blondaj haroj, kaj bluaj okuloj, kaj pinta ĉarma nazo
Ŝi similis al mi diino de beleco

Mi paŝis al ŝi kun timeteco
Sed tute ne gravis
Kaj ŝi estis ridanta kun ŝia amikino
Mi demandis tiam
"De kiu lando vi do venas?"
Kaj kun neforgesebla rideto, ŝi diris

[Rekantaĵo]
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola

[Strofo 2]
Poste ni renkontiĝis en diversaj aliaj ejoj
Londono, Parizo, kaj eĉ IS en Germanio
Finfine, dum la paskaj ferioj de la sekva jaro
Mi povis trovi minibuson, kiu veturis al Silezio

Tie mi manĝis terpomojn, ĵjemnjakojn, kartoflojn kaj ankaŭ terpomojn
Ni desegnis aglojn sur la neĝo per niaj korpoj
Ni akvumis unu la alian dum paska lundo
Ni rigardis "Kantantaj fortepianoj" en televido

Mi akompanis ŝin ĝis preĝejo ĉiun tagon
Ni estis gastigitaj ĉe amikoj por kukmanĝegado trifoje tage
Estis ankoraŭ minus 10 gradoj, kaj ĉe mi jam printempis, ĉar

[Rekantaĵo]
Ŝi estas pola, pola, pola
Ŝi estas pola, pola, pola
Ŝi estas pola, pola, pola
Ŝi estas pola, pola, pola

[Strofo 3]
Li pagis kotizon al la kongres'
Sed ankoraŭ restis multe por la vojaĝ'
De Krakovo ĝis Romo, li iris por renkonti siajn amikojn
Kun ili, li salutis, kisis, brakumis kaj estis gajaj
Poste, ili elektis novan ĉefon de la LKK

Kiam malfermiĝis la granda fenestro sur la balkono
Sub ĝi, sur la placo atendis miloj da homoj
Kaj per televido ankoraŭ milionoj da aliaj atendis
Li aperis sur la balkono, kaj kun lia rideto diris

[Rekantaĵo]
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola

Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola

Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola, pola, pola
Mi estas pola
Credits

About “Pola” by JoMo

Read the complete lyrics to "Pola" by JoMo from the album "jOmO Slavumas" in 2006. On Lyrks you can follow along with the full text, explore the artist's discography, and discover related songs. The track is often categorized under Children's Music, Esperanto, Parody.

"Pola" is performed by JoMo. from the album "jOmO Slavumas" in 2006 This page provides the full lyric text for fans who want to sing along, study the songwriting, or compare versions across releases. Lyrks organizes lyrics by artist and song slug so you can bookmark and share a stable URL. Music lyrics help listeners connect with emotion, narrative, and rhythm in a track. Whether you are learning English, researching a favorite chorus, or preparing for karaoke, having accurate line breaks and section labels (verse, chorus, bridge) makes the experience easier. We link to the official artist profile on Lyrks where available, including biography snippets, top songs, and chart placements when we have that data. If you enjoy "Pola", explore more songs by JoMo using the links below. Chart and trending pages on Lyrks highlight what listeners are searching for this week. For copyright or correction requests, see our DMCA and contact pages.

View all songs and biography for JoMo · Trending lyrics · Billboard Hot 100

Frequently asked questions

"Pola" is credited to JoMo. Songwriting credits may include additional writers listed on the release; check the credits section on this page for linked collaborators.

"Pola" appears on "jOmO Slavumas" in 2006.

Visit the JoMo artist page at /artist/jomo for biography, popular tracks, and links to more lyric pages.


Lyrks
Lyrks

Your gateway to the world of music lyrics.

Product

Features


© 2026 Lyrks. All rights reserved.